Informa Bulteno
de la Esperantista klubo en Brno
N-ro 6 Marto 1931
Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn, Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.
30. jaroj
Antaŭ 30 jaroj kelkaj entuziasmaj samideanoj kuniĝis por fondi nian klubon. Tridek jaroj! Kiom da krizoj, kiom da bataloj, kiom da dispretoj travivis nia movado de tiu tempo! La Ido-movado, la mondmilito, naciaj disputoj, ekonomia krizo, klasbatalo! Tamen forte staris kaj brave laboris la Esperantistaro. Energia, persista, laciĝon ne konanta luktado estis nia movado, heroa batalo pri ĉiu adepto … pri ĉiu unuopa Esperantisto. Ni progresis kaj progresas. Malrapide, sed konstante. Ĉu nia klubo devos daŭrigi sammaniere sian laboron dum pluaj 30 jaroj? Ni ne scias. Eble nur 20, eble nur 10, eble nur 5 jarojn ankoraŭ. La venko venos subite. Samtempe en la tuta mondo. Kiel infekta febro subite Esperanto triumfos. Samrapide kiel la kinematografio, kiel radio kaj kiel la parolaj filmoj. Dume ni ne devas halti, ni devas teni niajn postenojn kaj akiri novajn poziciojn. Ni devas en novajn interessferojn, inter fervojistojn, laboristojn, oficistojn, studentojn kaj sciencistojn, ni devas iri. Ni devas perfektiĝi kaj perfektigi. El inter ni devas ekstari aro da homoj kiel s-ano. Ĉe. Se ni volas ni povas fari miraklojn. La 30 jaroj estis necesaj. Pluaj tridek estus jam superfluaj. Jen, la pensoj, kiujn vekas ĉe mi nia jubileo.
E. Sonnenfeld
El la kluba vivo.
La 21.III. precize je la ½ post la oka okazos vespereto por festi la 30 jaran jubileon de la fondiĝo de la Esperantista klubo en Brno. Komence s-ro Vondroušek parolos pri historio de la klubo, poste sekvos amuzprogramo, kantoj, monologoj k.t.p. Je deziro de ĉiuj ree estos aranĝita riĉa loterio je profito de la kluba propaganda kaso.
Kiu volas iel kunhelpi bonvolu tuj sin anonci.
La postan tagon dimanĉe antaŭtagmeze je la 8 ½ estos ĝenerala kunveno.
Detalaĵojn vi legos en la invitiloj.
Proksimiĝas ĝenerala kunveno kaj mi, por povi pli ĝuste kontroli la bibliotekon petas la anojn, kiuj havas prunteprenintajn librojn jam kelkajn monatojn, ilin ankoraŭ antaŭ la kunveno redoni. Pensu nur, ke ankaŭ la aliaj volas pruntepreni kaj legi niajn librojn aŭ vortarojn. Mi ofte devas ilian peton rifuzi pro neredonado de kelkaj membroj. Kun bedaŭro mi konstatas, ke kelkaj libroj tute mankas. Se vi havas iun libron hejme, bonvolu ĝin afable redoni.
La Bibliotekisto J.Ŝ.
La 10.II. havis nia klubo ekzotikan viziton en persono de juna mondvojaĝanta skolto s-ro Mustapha el Javo. Ĉi tiu, malgraŭ sia juna esperantisteco (de post 3 semajnoj li komencis studi espon) kapablis interese rakonti pri sia insulara patrio, politiko, ekonomia situacio, loĝantaro k.t.p.
Eksterordinare agrabla estas ĉeesto de s-ro J. Gargula el Bielsko, kiu per tre interesaj diverstemaj paroladoj, multe amuzas kaj ĝojigas la kunvenintojn.
Dana filmo kun Esperanta teksto. La klubo intertraktas kun la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio por prezenti en nia urbo la propagandan filmon, kiun la dana registaro eldonis kun Esperanta teksto. Ni sciigos ankoraŭ niajn membrojn, ĉu kaj kiam la filmprezentado okazos.
Donacoj: S-ino Adamcová Kč 20,-, f-ino Ondráčková Kč 18,-, s-ro Gryndler Kč 18,-, f-ino Minaříková Kč 10,-, s-ro Nečas R. Kč 10,- kaj nenomata Kč 8,-. Koran dankon.
Novaĵoj el la Esperanta movado.
La kanta kaj amuza vespero de la klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, okazinta la 22-an de Januaro 1931 montris denove, ke inter la ĉi tieaj Esp-istoj estas multaj kaj artamaj personoj. Estas tio agrabla sento, ĉar ĝi promesas por la estonteco grandiozan internacian kulturon Esperantistan.
Muziko kaj deklamado, paroladoj spritaj kaj ĥora kantado potence alternis harmonie kaj kun vervo. Kaj fine la ĉarma sceno pri la virinaj policistoj estis aparta ĝuo. Ne mankis ankaŭ loterio kaj torta licitado. Ni dankas niajn katolikajn samideanojn pro la amuzaj horoj, kiujn ili al ni donacis.
Nova venko de s-ano Ĉe en Berlino. Pastro A. Ĉe restas nune en Berlino kaj Potsdam. Pastro Ĉe estis entuziasme bonvenigita kaj post kelkaj preparoj kaj bonsukcesaj paroladoj aliĝis al lia kurso pli ol 1.000 kursanoj. (Fotojn de Ĉe kurso kun kursanoj vi povas vidi en „Heroldo“ en nia klubo.)
La 7-an de Januaro A. Ĉe estis invitita al lunĉo de Rotario-klubo en Berlino, kie li bonsukcese parolis pri Eperanto kaj estis ege aplaŭdata.
Esperanto ekmarŝas en Estonujo. Esperanto, per helpo de la genia Ĉe-metodo, nun ankaŭ ekkaptas la popolamasojn de Estonujo. La lerta sveda Esperantisto Gösta Ahlstrand kun granda sukceso gvidis 4 kursojn kun 165 partoprenintoj en Tartu. – La Hinda samideano Lakshmiswar Sinha travojaĝis de nordo al sudo kaj de okcidento al oriento la estonan landon, farante Esperantlingvajn paroladojn antaŭ 13.200 homoj. Konsiderante la malgrandecon de Estonujo, tio estas vera rekordo.
Policistoj en Praha. En policista lernejo instruas s-ro dir. Řádek. Enskribiĝis 50 (6 foriris pro malsano), restis ĝis la fino 44 policistoj. La aliĝo al la kurso estis libervola, sed post aliĝo deviga. La kurso konsistas el 40 lecionoj.
Traduka teksto.
Ze školy. Chlapec přišel ze školy domů a vypravoval: „Maminko, dnes nám dal pan učitel otázku, na kterou jenom tři žáci z celé třídy uměli odpověděti.“ Maminka: „A byl jsi také mezi nimi?“ Chlapec: „Ovšem že!“ Maminka: „A jaká to byla těžká otázka?“ Chlapec: „Kdo rozbil na naší chodbě okno?“
Humoraĵo.
Iu juna homo, kiu elspezis sian tutan havaĵon, direktadis siajn rigardojn al filino de riĉa financisto. „Sinjoro Roberto“, diris la juna fraŭlino, “rigardu ĉi-tiun gradiozan juvelujon. Mi ricevis ĝin de paĉjo okaze de mia morgaŭa nomfesto.“ „Fraŭlino Suzanjo, vi insultus min, oferante al vi diamantojn. Tio signifus porti akvon en la maron. Mi sendos al vi simplan bukedon de rozoj, tiom da rozoj, kiom da printempoj vi kalkulas.“ „Vi konas mian aĝon?“ demandis fraŭlino Suzanjo, iom maltrankvile. Ŝi estis 24 jaraĝa, sed konfesis nur 20 jarojn. „Vi vidos“, diris sinjoro Roberto. Li iris al la floristino. „Ĉi-tiun vesperon ankoraŭ“, li diris,“sendu bukedon de dudek rozoj al fraŭlino Suzanjo K. kun ĉi-tiu mia vizitkarto.“ Kiam li estis for, la floristino diris al sia edzo: „Ni aldonos dekon da rozoj al la bukedo mendita. Sinjoro Roberto, estis ĉiam modela kliento; tio faros al li plezuron!“ Kaj jen, kial la malfeliĉa Roberto neniam edziĝis kun la riĉa fraŭlino Suzanjo.
La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.
Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. Hektografas: Alois Strejček.
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-23, Brno