Informa Bulteno
de la Esperantista klubo de Brno
N-ro 5 Januaro 1931
Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.
Al niaj legantoj, kunbatalantoj, amikoj kaj subtenantoj ni deziras „Feliĉan kaj prosperan Novan jaron“. Krom tio ni deziras al ili, ke ili fariĝu riĉaj, por ke ili povu efike subteni nian movadon!
Ni ne timas laboron nek kritikon!
Proksimiĝas nia ĝenerala kunveno por kiu oni devas ellabori jam antaŭe precizan bilancon kaj tial estas necese ke ĉiuj anoj faru sian devon kaj pagu ŝuldatajn kotizojn ankoraŭ antaŭ la ĝenerala kunveno. Laŭ decido de la komitata kunveno la nepagintoj perdas voĉrajton pasivan kaj aktivan.
Bonvolu veni ĉiuj al la ĝenerala kunveno por ke ni povu doni al vi detalan klarigon de nia agado dum la pasinta jaro kaj detalan klarigon rilatanta aferojn, kiuj ofte ne estas skribeblaj, por ke ni respondu tuj la faratajn demandojn multe pli bone kaj detale ol ni kapablas tion fari skribe. Ni ne timas kritikon; kontraŭe, kritiko publika kaj teortaj diskutoj ĉe ĝeneralaj kunvenoj estas ĝustlokaj kaj refortigas por plu energia laboro kaj montras dankemon al funkciuloj, kiuj tutan jaron kaj kelkaj eĉ dum kelkaj jaroj laboras kaj laboras konstante kaj konscie.
Volonte, tre volonte ni donos kalkulojn pri nia tutjara agado kaj vi foriros kontentigitaj.
M. Strejčková
Amuza vespero. Raportante pri la amuza vespero okazinta la 11-an de Decembro 1930, mi povas antaŭ ĉio konstati, ke tiu-ĉi vespero estis nun el la plej sukcesintaj, aŭ eĉ la plej sukcesinta, kiun mi iam ĉeestis. Mi povas kaj rajtas tion diri, ĉar mi ĉiam ĉeestis nur kiel observanto, neniam kiel aranĝanto aŭ kunaranĝanto.
Regis eksterordinara harmonio inter la aranĝo, kunagintoj kaj prezentaĵoj. La kora bonvenigo de s-ano Vondroušek, la entuziasmaj vortoj de nia juna kunbatalanto Ŝamla, lia majstra violonludado la ĉarma recitaĵo kaj babilaĵo de fraŭlino Baďurová, la kantoj de s-ino Nečasová faris sur ĉiun ĉeestantoj grandan impreson. Policista firmeco kaj samideana koro kunmiksiĝis en la deklamaĵo de s-ro Gryndler. Kaj specialan mencion meritas la Esperanta ĥoro de niaj katolikaj samideanoj. Tondre, sed sonore kaj elaste sonis la voĉon de l´ ĥoro kunfandiĝintaj kun la vokalriĉaj vortoj Esperantaj en muzikon ekstreme agrablan, en muzikon, kiu karesis malgraŭ sia forteco, ĉies orelon.
Kaj kion ni diru pri la humora sceno, tiel majstre interpretita de s-ino Nečasová kaj s-ro Drlík, kun helpo de f-inoj Jedličková, Vondráčková, s-ino Strejčková, s-oroj Nečas, Červeny kaj Ŝabla.
S-ino Nečasová kaj f-ino Baďurová ricevis florbukedojn, malgranda danko por ilia sindono kaj fervoro. La aliaj kunlaboristoj bonvolu kontentiĝi per dankvortoj kaj ili sciu, ke niaj dankvortoj estas elkoraj kaj sinceraj.
Fine ni ne forgesu pri homo, kiu zorgis por bona agordo en tiu-ĉi festeto, kiu konsentis ludi sur fortepiano, por akompani la kantojn kaj por ebligi la dancadon. Kaj ni ne foresu ankaŭ la sinjoron, kiu donacis duonmetron altan torton kaj ankaŭ tiun s-oron, kiu per siu lerta gvidado de la torta licitado akiris al nia klubo konsiderindan profiton. Kaj specialan dankon al ĉiuj, kiuj donis loteri-gajnojn.
La rezulto? Simple, kiel konvenas al raporto: Ĉeestantoj: 150 – 160 personoj. Profito ĉirkaŭ 400,- kronoj, ĝenerala kontenteco, bonhumoro kaj antaŭĝojo je la venonta festeto.
E. Sonnenfeld
Donacintoj: Pro bedaŭrinda eraro ni forgesis mencii ĝis nun inter la donacintoj la jenajn sinjorojn: s-oron Drlík Kč 50,-, Vondroušek Kč 42,-, prof. Fridrich Kč 20,- Kusala Kč 15,-, Petr Kč 10,-, Nečas Kč 10, f-ino Vrbová Kč 10,-. Koran dankon.
Novaj libroj de nia biblioteko. Ni aĉetis la jenajn novajn librojn:
Bogdanov: Ruĝa stelo
Ĉechov: Rakontoj
Ilustrita biblioteko 5 n-roj
Lagerlöf: La junulino el Stormyr
Lu-Ŝin: La vera historio de Ah Q
Mahen: La koboldo Ondra
Schwartz: Anni kaj Montmartre
Schwartz: Prozo ridetanta
Strindberg: La konscienco riproĉas
Tolstoj: Ĥodinka
Voltaire: Kundid aŭ la Optimismo
Baghu: Pilgrimo
Ĉapek: R.U.R.
Heine: Elektitaj poemoj
Kalocsay: Mondo kaj koro
Lermontov: Novaj versaĵoj
Slowacki: La patro de pestuloj
Orzeszko: Bona sinjorino
Ibsen: Reaperantoj
Ruskin: La reĝo de la Ora Rivero
Izgur: Nur volu
Kvardek jaroj
Lenin: Ŝtato kaj revolucio
Nekrasov: Tra USSR per Esperanto
Wiesenfeld: Galerio de Zamenhofoj
Intern. taetraĵetaro
Nova kurso: Nia klubo aranĝos la 10-an de Februaro novan kurson. Alkonduku interesulojn kaj informu pri ĝia komenco ĉiujn, kun kiuj vi havos eblecon paroli.
Vizito de Australia samideano. Vizitis nin la Astralia samideano Maguire, kiu tramigras la tutan mondon, uzante nur Esperanton por interkompreniĝo. Pri lia vizito skribis la ĉi-tiea gazeto „Tagesbote“, menciante, ke s-ro Maguire propagandas Esperanton dum sia vojaĝo.
Arta vespero de la katolikaj Esperantistoj en Brno.
Ni konsideras kiel devon de ĉiuj niaj membroj viziti la aranĝon de niaj katolikaj samideanoj okazontan la 22-an de Januaro, ĵaŭde, je la 8-a vespero en restoracio „Zlatá husa“.
Novaĵoj el la Esperanta mondo.
Internacia Esperanto-Domo en Arnhem, Niederlando. La Nederlanda urbo Arnhem donis je dispono de la Esperanto-instituto „Andreo Ĉe“ grandan domon kun parko por aranĝo de Ĉe-metodaj Esperanto-kurso. Vere atentinda kaj grava sukceso!
Praha sur mallongaj ondoj. La oficiala sendstacio de radio en Praha por mallongaj ondoj dissendas regule ankaŭ en Esp. lingvo.
Princo de Siamo subtenas Esperanton. Nia hinda samideano Sinha sukcesis interesigi por nia movado princon de Siamo, kiu samtempe estas ministro de internaj aferoj en Siamo. Li promesis energian subtenon de Esperanto en Siamo.
Sukceso en Norvegujo. La lastaj sukcesoj de Esperanto en Svedujo transpaŝis la limon kaj vekis fortan eĥon en Norvegujo. Ankaŭ tie la Ĉe-metodaj kursoj akiras multe da adeptoj por nia movado.
Esperanto en la Berlinaj lernejoj. Laŭ informoj, kiujn ni ricevis, en la lasta tempo en Berlin lernis Esperanton pli ol 100 instruistoj el kiuj jam 90 instruas en diversaj tieaj lernejoj.
Traduka teksto.
„Přejete si často, slečno, abyste byla mužem?“ ptá se student spolužačky.
„Ne, nikdy,“ opovídá mu plavovláska. „A vy?“
Humoraĵo.
Aŭguristino. Sinjoro Brunel vizitis faman aŭguristinon, kiu, vidante, ke tiu-ĉi riĉa sinjoro devas havi multe da mono en sia poŝo, preparis por li sensaciajn revelaciojn pri lia mirakla estonteco. – Sed sinjoro Brunel interrompas ŝin ĝentile: „Pardonu, sinjorino, ĉu vi vidas ankaŭ en la pasintecon kiel en la estontecon?“ „Nature! La pasinteco estas por mi kiel malfermita libro, kies ĉiun paĝon mi povas legi.“ „Ho! Bonege! Bonege! Mi petas vin, ripetu al mi, kion mia edzino diris al mi hodiaŭ matene, kiam mi foriris. Ŝi komisiis al mi hejmen porti ion … kaj mi ne povas rememori kion.“
La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.
Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. Hektografas: Alois Strejček.
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-20, Brno