Informa Bulteno
de la Esperantista klubo en Brno
N-ro 4 Novembro 1930
Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.
Kiel ni havigu daŭrajn amikojn al nia afero?
Fidelaj membroj de nia modesta Esperanta klubo iradas regule unufoje el la semajno en nian societan ejon por iomete paroli Esperante, ne havante eble alie okazon por konversacio; de tempo al tempo paroladoj de kelkaj membroj plivariigas nian malriĉan programon kaj ĉe entreprenemo kaj bona volo nia klubo aranĝos eble eĉ ian amuzan vespereton, ian balfesteton aŭ ion similan.
Sed tio-ĉi ne sufiĉas se ni volas sekvi nian celon, t.e. utili al nia afero. Ja, tiamaniere ni nur malmulte proksimiĝas al niaj grandaj celoj, kiuj postulas disvastigi la konon de Esperanto kaj varbi novajn samideanojn kaj favorantojn. – Kiamaniere konvene ni tion faros, por ke ni plenumu ĉi-tiun taskon? Eble tiel: ĉiu el ni havas certe iujn parencojn, amikojn, konatulojn. Do li konstante ĉe ĉiu konvena okazo rakontos al ili pri nia bela kaj facile ellernebla lingvo Esperanta, per kies helpo oni povas kompreniĝi kun ĉiuj nacioj de l´ mondo kaj kies celo estas forigi la teruran skurĝon de l´ homaro – la militon; kiu fratigas ĉiujn homojn sur la tuta terglobo; li klarigos al ili, ke ĉi-tiun belan kaj noblan lingvon ili povas dum kelkaj semajnoj ellerni kaj alkondukos almenaŭ unu el ili en niajn estontajn Esperantajn kursojn. Sed per ĉi-tio ne estos ankoraŭ lia tasko finita. Li dum la daŭro de la kurso helpos al sia varbito en la lernado; post fino de la kursleciono li klarigos al li ĉion, kion la lernanto ne tute bone komprenis kaj eventuale ripetos kun li aŭ ekzamenos lin. Tiamaniere ni atingos ĉe la kursvizitantoj pli grandan intereson, guston kaj amon al la afero kaj malhelpos, ke ili forlasu jam komencitan verkon.- Estas necese tion fari, ĉar ĝis nun en ĉiuj niaj Esperantaj kursoj oni povis rimarki malgajan bildon. En la komenco ĉe ĉiu kurso estas grandega entuziasmo kaj flama amo al la afero, sed jam post kelkaj malmultaj vizitoj la entuziasmo malfortiĝas kaj unu lernanto post la alia ĉesas viziti la kurson kaj malaperas, ne revenante plu. Kaj ĉe la fino de la kurso malkeskas la nombro de la kursanoj al cifero malgranda.
La kulpo laŭ mia modesta opinio estas tio, ke ĉe tiuj homoj oni ne ekvekis veran intereson kaj entuziasmon, ke ili ne ekkonis la verajn belaĵojn de ĉi-tiu nobla lingvo kaj ke mankis io, kio povus ilin post la fino de la kurso plu teni ĉe la afero. Ili ne eksciis sufiĉe pri la nobla granda kreinto de Esperanto, ili ne eksciis ankaŭ kial kaj dum kiaj malfavoraj cirkonstancoj li Esperanton kreis, ili ne ekkonis ties belan, grandan mision. Eble nur pro tiuj kaŭzoj ili foriris kaj ne restis en mia rondo. La kulpon en unua vico havas ni malnovaj membroj, kiuj Esperanto jam konas, kiuj por ĝi vivas kaj ĝin amas. Estas dezirinde aranĝi jam ĉe la komenco kaj dum daŭrigo de la kurso paroladojn kaj plue nia devo estus atenti la kursanojn, ekrilati kun ili amike, dediĉi al ili iom da tempo, helpi ilin, rakonti al ili pri klopodoj kaj celoj de Esperanto kaj doni al ili eblecon, por ke ili povu ĉi-tiun por ili karan lingvon paroli kaj praktiki. Tio faros al ili ĝojon, precipe kiam ili ekvidos, ke ilia penado ne estis vana kaj ke ili povus sin jam post nelonga tempo komprenigi, kio estus en alia lingvo ne ebla, kaj tiamaniere ilia entuziasmo ne malaperos.
Ni ankaŭ pruntos al ili Esperantajn librojn kaj gazetojn, ni montros al ili leterojn kaj vidaĵkartojn, kiujn ni ricevis el fremdaj landoj. Ni konsilos al ili, kiel oni povas facile korespondi kun fremdlandanoj, interŝanĝi objektojn, poŝtmarkojn k.t.p.
Nekuraĝeco kaj ĝeneco devas malaperi. Ja malnova proverbo diras, ke kuraĝulo havas ĉiam feliĉon. Kaj tute prave, ĉar ju pli estos la membraro entreprena kaj vigla, des pli grandan sukceson havos ne nur nia klubo, sed tuta afero nia. Do, tial nur antaŭen, ne cedi, elteni kaj la venko estos nia.
Fr. Drlík
Ni gratulas al nia membro, s-ro Adolf Nečas, kiu malfermis en la strato Poštovská 1 vendejon de kafo, ĉokolado, delikataĵoj, likvoroj kaj similaj. Sed ni gratulas alkaŭ al ni, ĉar ni havas nun adreson, kie ni povas kun avantaĝo fari niajn aĉetojn. Cetere, ankaŭ lia frato s-ro Rudolf Nečas en Nové Černovice, Životského 16 havas vendejon de ĉiuspecaj komercaĵoj kaj estus ankaŭ feliĉa, se li povus servi al ni. Ni estas konvinkitaj, ke la nova vendejo de s-ro Adolf Nečas fariĝos centro de manĝemaj Esperantistoj. Bonan apetiton!
Amuzan vespereton aranĝos nia klubo vendrede, la 12-an de Decembro en Hotelo „Slavia“. La programo estos vera surprizo. Sed ni povas perfidi, ke oni ludos gajan scenon, belaj samideaninoj kantos kaj deklamos kaj por humoraj paroladetoj kaj loterio estos ankaŭ zorgite. – Atentigu jam nun viajn konatulojn kaj amikojn.
Nia kurso por komencantoj. Kurson de Esperanto por komencantoj en Veveří 28 partoprenas 26 lernantoj, kiuj estas instruataj de s-ro Vondroušek.
Propagando ĉe granda solena koncerto en Stadion. La 11-a kaj 12-a de Oktobro okazis en Stadion grandega solena koncerto. Por ĉi tiu okazo estis presitaj …... flugfolioj, kiujn ricevis ĉiu partoprenanto ĉe la enirejo samtempe kun la bileto. Ĉirkaŭ 2000 flugfolioj estis disdonitaj. La disdonadon prizorgis kun plej granda afableco la tuta familio de gee-zoj Strejčková. Ĉi tie ni kore ilin dankas por ilia bonega servo farita al la espo-movado en Brno.
La klubaj kunvenoj estas bone vizitataj kaj 6 bulgaraj samideanoj altlernejaj studantoj, fervore partoprenas en ili.
Legu „Heroldon“ en kafejo „Slavia“! Dank´ al iniciato de s-ino Strejčková, …..kafejo „Slavia“ „Heroldon de Esperanto“, plej grandan semajnan Esperanto gazeton. Samideanoj, dum via vizito de ĉi tiu kafejo uzu la okazon kaj postulu Heroldon.
En la nomita kafejo kunvenas brnaj samideanoj, ĉiumarde je la 21-a horo, post la kluba kunveno en Veveří 28.
Novaĵoj el la Esperanto mondo.
Esperanto en la lernejoj. Novan grandan sukceson atingis la Berlinaj Esperantistoj. Oni enkondukis Esperanton en 23 lernejojn. Pro nesufiĉo de taŭgaj Esperantaj instruistoj funkcias ankaŭ kurso por instruistoj.
Esperanto en Laponlando. Ĉe-metodan kurson gvidas nune en ekstrema Nordo, en Laponlando s-ro Henriko Seppik. Partoprenas 250 personoj.
Mondvojaĝo por Esperanto. Kiel konate, s-ro Satjerer el Los Angeles (Usono) entreprenas mondvojaĝon por Esperanto. Li ĵus alvenis Japanujon kaj havis tie grandan sukceson per prelegoj antaŭ Ne-Esperantista publiko.
Traduko de la ĉeĥa teksto el la tria numero
Kiel oni bone interkompreniĝas. Iu anglo venis gastejon en Pekino. Kelnero alportis viandon. La manĝaĵo bongustis al la anglo kaj li mendis denove. Li manĝis ĉion kun granda apetito, ĉar li supozis, ke la viando estas anasaĵo. Bedaŭrinde li konis nenian ĉinan vorton. Li devis imiti anasan voĉon jak demandi: „Kvak, kvak?“ La kelnero skuis la kapon kaj ĉar li konis nenian anglan vorton, li respondis: „Haf, haf.“
Tradukis: Topič
Traduka teksto.
Pan B. trpěl velmi roztroušeným revmatismem, ale ze spořivosti nechtěl jíti k lékaři. Potkav známého lékaře, vypravoval mu: „Pane doktore, můj soused trpívá takovými bolestmi revmatickými, že někdy hlasitě křičí. Co byste učinil v takovém případě?“ – Lékař: „Také bych křičel.“
Humoro.
Butero kaj sapo. Iu posedanto de vendejo aĉetis dek kilogramojn da butero de kamparanino. Ĉiu kilogramo estis pakita aparte, sed la posedanto de vendejo pesis ĉiujn kaj trovis, ke ili ĉiuj estas tro malpezaj. Li plendis al la virino, kiu respondis: „Se ili estas tro malpezaj, vi kulpas pri tio mem; mi pesis ilin per kilogramo de sapo aĉetita en via butiko. Miaj buteraj kilogramoj pezas tiam kiel viaj sapaj kilogramoj.“
La Bulteno aperas kelkfoje dum jaro, laŭbezone.
Redaktoro: Ernest Sonnenfeld, Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28.
Hektografas: Alois Strejček.
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-14