Informa Bulteno

de la Esperantista klubo en Brno


N-ro 3 Septembro 1930


Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.


Ni libertempis, ni refreŝiĝis, ni kongresis. Ni reakiris la necesajn fortojn por daŭrigo de nia laboro. Tio-ĉi ripetiĝas ĉiujare en Septembro. Sed, mi kuraĝas diri, ke en Septembro de l´ jaro 1930-a ni kun pli granda ĝojo reprenos nian agadon por Esperanto. Ni sentas klare, ke prepariĝas alia atmosfero por nia movado. La spirita distanco inter ni kaj la cetera mondo estis tro granda: ni estis nepraj fantaziuloj – ili absolutaj cinikuloj. Ŝanĝiĝis la ……… Ekonomia krizo skuas la terglobon, ĝi transformas la karakterojn homajn. Ni lernis bazigi nian realismon sur idealan fundon – la mondo ekstera komprenis, ke nur internacia kunlaboro povas resanigi la ekonomian malekvilibron. Idealismo kaj realismo donas al si la manojn. Favoraj signoj aŭguras al ni baldaŭan venkon. La iniciativo de pastro Ĉe donis en la lasta jaro novan impulson al nia agemo, precipe en la nordaj kaj okcidentaj landoj Eŭropaj. Fondiĝis nun la instituto Andreo Ĉe. En la Svedujo fondiĝis Esperanta Turista Komitato, kiu praktike kaj sukcese uzis nian lingvon por grandskalaj vojaĝoj inter la skandinavaj kaj baltikaj ŝtatoj. J.C.K. ellaboris juristan tekston por traktato interŝtata, celanta la enkondukon de Esperanto en la lernenojn. J.C.K. reorganizis la fakojn Radio kaj Gazetaro……. Malgrandaj signoj sed multsignifaj. Kaj eble subite ni estos surprizitaj, ke Esperanto fariĝis fakto kiel Radio, la parolfilmo kaj televizio.


Ankaŭ ni duobligu nian energion. La Esperantista Klubo de Brno festos en la proksima jaro sian 30 jaran ekziston. Ni bezonas membrojn. Ni estas tro malmultnombraj. Ĉiu varbu por nia klubo, ĉiu varbo por niaj kursoj. Nia devizo estu: 500 membroj ĝis la venonta jaro!


E.S.


El la kluba vivo


En la IV-a komitata kunveno, okazinta la 4-an t.ĉ.m., estis pritraktataj ĉefe jenaj punktoj: gvido de esp. kursoj kaj propagando, eĉ se ĝi ne estos malkara. Estis decidite, ke, se okazos la Ĉe-metoda kurzo de esp. gvidota, laŭ afabla propono de f-ino instr. Pirkst el Latvio, jam al parto de Brnaj samideanoj bone konata sperta kaj gaja samideanino, la klubo ne bedaŭros elspezojn por afiŝoj, anoncoj kaj uzos la servon de la radioĵurnalo, por diskonigi la aranĝon de tiu kurso. Plue estis aprobite, ekataki la radioĵurnalon por enkonduki esp-on en la ĉeĥoslovakan disaŭdigon.

Kara kontanto, laŭ raporto de s-ro kasisto Poláček estas Kč 515,82.

Pli grandaj donacoj: S-ro R. Nečas Kč 100,-, s-ino Alberto Viader Kč 30,-, s-ro Jansa Kč 20,-, s-ro Gryndler Kč 15,-, f-ino Vodáčková Kč 10,-, s-ro Válka Kč 10,-, s.-ro Topič Kč 10,- kaj sep anoj po Kč 5,-.

La libra fonduso kreskis je Kč 65,- kaj parto el ĝi estos uzita je bindo de valoraj libroj el la kluba biblioteko. Nombro de libroj 170.

En la novan laborsezonon, dum kiu vigla agado pere de ni estas esperata kaj en kiu ni venontjare solenos gravan, signifoplenan jubileon: 30 jaran ekziston de Esperantista klubo en Brno, ni iras kun devizo, nepre plenumenda celo: 500 membroj ĝis al la jubileo!

La stato de la klubo devas respondi al tia ĝojiga, sed ankaŭ pensiga jubileo. Kun la dirita nombro de klubanoj estos realigebla serio de avantaĝoj: abono de multaj gazetoj por la klubo, granda kaj interesa biblioteko, komforta, vasta klubejo, propaganda centro de esp. ne nur kiel de lingvo, sed ankaŭ kiel de ideo, ne parolante pri efika influo je la cetera publiko.

Tion ĉi ni deziras, pri tio ni ofte pensis, kaj per komuna laboro, ni ja scias ĉiuj kiel labori, ni per atingo de 500 membroj efektivigos la planatan staton kaj iom helpos al nia movado al fina venko.


J. V.


Novaĵoj el la Esperanta movado.


La Internacia Ĉe-instituto de Esperanto en Hago eldonis novan specon de tre belaspektaj insignoj, per kiuj oni povas ĉe samideanoj ekkoni la naciecon. Prezo Kč 8,-. Mendu kaj aĉetu ĉe Esp. klubo, Brno.


Komenského škola en Brno, tre populara popola klerig-instituto, aranĝos kurzon de esp. (ĉiulunde kaj ĵaŭde), gvidotan de oferema s-to fakinstruisto J. Šembera. En samspeca germana popola altlernejo (Volkshochschule) gvidos kurson nia s-ro Sonnenfeld.


Nia „Bulteno“ en eksterlando. Nia „Bulteno“ servas al niaj membroj ankaŭ kiel informilo por siaj korespondantoj en eksterlando. Tiamaniere ni ĉiuj akiras amikojn loĝantajn centojn da kilometroj malproksime. Ni citu ekzemple samideanon A. Viader en San Felin de Guirols (Hispanujo), kiu donacis al nia klubo Kč 30,-, petante nin, ke ni sendu daŭre al li nian Bultenon. Ni dankas s-on Viader por lia donaco kaj speciale por lia intereso pri nia movado tie-ĉi.


„Ligilo“. Niajn legantojn interesos, ke la Esperanto-klubo en Prostějov eldonas similan Bultenon kiel la nia. Ni deziras multe da sukceso al tiu-ĉi entrepreno.


Libertempa interŝanĝo de junuloj. D-ro E. Pfeffer en Wien iniciatas internacian interŝanĝon de junuloj per Esperanto. Li eldonis tre interesan germanlingvan prospekton pri tio. Interesuloj skribu al „Tagblattbibliothek“, Wien kaj postulu alsendon de la flugfolio.


Traduko de la ĉeĥa teksto el la dua numero.

La plimulto. Vizitinto demandis ie en frenezulejo la malsanulon kial li venis en tiu ĉi instituton. „Pro malgranda diferenco de opinioj!“ respondis la frenezulo. „Tio estas ja neebla!“ ekkriis la fremdulo. „Kaj tamen ĝi estas vera. Mi asertis, ke ĉiuj homoj estas frenezuloj, kaj ĉiuj homoj ree asertis, ke mi estas frenezulo. Nu, kaj la plimulto venkis.“


Traduko de M. Vodáčková


Traduka teksto


Jak si lidé dobře rozumějí. Jeden Angličan přišel v Pekingu do hostince. Sklepník mu přinesl maso. Angličanu výborně chutnalo a poručil si je ještě jednou. Snědl je zase s velikou chutí. Domníval se, že to bylo maso kachní, a býval by se rád na to sklepníka zeptal. Bohužel neuměl ani jednoho slova čínského. I nezbývalo mu nic jiného než napodobiti hlas kachní a ptáti se: „Kvak, kvak?“ Sklepník zavrtěl hlavou a odpověděl, protože neuměl anglicky: „Haf, haf.“


Estu singardaj kun malnovaj libroj.


Ofte mi havis jam okazon rimarki, ke bibliotekoj de multaj, ne ĝuste riĉaj societoj kaj kluboj konsistas plej parte el malnovaj, tre uzitaj kaj malpuraj libroj. Tio ne estas mirinde, ĉar la koncernaj societoj ne havas rimedojn por havigi al si librojn novajn, kiuj estas ankoraux tre multekostaj. Kaj la membraro sopiranta je legado estas tial devigita preni en siajn manojn librojn, en kiuj legis jam tutaj generacioj kaj tiamaniere riskas, ke ĝi falos en danĝeron de grava kaj facile transportebla malsano.

Do estu singardaj kun malnovaj libroj kaj precipe lernolibroj. Multe da esploristoj pruvas, kiel facile povas sin transporti infekto per malnovaj libroj, se ili antaŭe troviĝis en manoj de personoj malsanaj. Precipe la mortminaca malsano tuberkuloza, kiu ĉiu-jare post … sur tuta mondo grandan nombron de viktimoj, povas esti transportata per libroj. Tio okazas tiamaniere, ke la malsana persono aŭ ĉe foliumado siajn fingrojn malsekigas per salivo aŭ gutoj de salivo aŭ dum tusado la baciloj venas en la librojn. Malgraŭ tio, ke la salivo jam antaŭ longe sekiĝis, tamen malsanigaj ĝermoj restadas vivaj kaj facile sin disvolvas.

Sammaniere transportiĝas skarlatino, tifo, kokluŝo kaj morbiloj. Tial ni zorgu, por ke almenaŭ tiuj libroj, kiuj ni havas ofte en manoj, precipe el kiuj ni devas lerni estu nove aĉetataj aŭ ĉe la aĉeto de la libroj malnovaj ni ilin zorge kaj funde desinfektu.

Nepre ni, foliumante, ne malsekigu la fingrojn per salivo.


Fr. Drlík


Spritaĵo


Analogio. – Diru paĉjo, kial la geedziĝantoj donas al si la manojn, kiam ili staras sub la aeltaro? – Estas nura formo. Ankaŭ la boksistoj donas al si la manojn antaŭ la batalo.


La Bulteno aperas kelkfoje dum jaro, laŭbezone.

Redaktoro: Ernest Sonnenfeld, Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28

Hektografas: Alois Strejček




Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-06, Brno