Informa bulteno

de la Esperantista klubo en Brno


Junio 1930 N-ro. 2


Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn


Esperanto en somero


Somero estas la sezono de l´ libertempoj, de l´ vojaĝoj. Estas la tempo, kiam oni Esperanton praktike uzas. Se vi vojaĝas en via libertempo – faru tion, mi petas, estas tre agrabla kaj interesa afero la vojaĝado – vi ne povas havi pli bonan helpanton ol Esperanton. Post kvin jaroj mi tion denove traspertis. Oni ne scias kial, sed subite oni eksentas la deziron vojaĝi en certan regionon, kiu allogas vin, kiel la kanto de l´ sirenoj. Tiel estis kun mi. De monatoj jam mi eksopiris je Francujo, precipe je la Mediteranea marbordo kaj nun mi efektivigis la vojaĝon. Pri miaj ĝeneralaj impresoj mi pli detale rakontis en la klubo. Tie-ĉi mi volas nur ripeti, ke ĉie, en Parizo, en Nice, en Genova kaj en Venezia mi estis afable helpata de samideanoj. Oni prizorgis al mi bonajn kaj tamen malkarajn hotelojn, manĝaĵojn, gvidis min tra la urboj, unuvorte konsideris min kiel amikon. Do, malgraŭ ke mi bone konas la francan lingvon, miaj Esperantaj konoj estis pli valoraj en Francujo ol miaj francaj. Pli multe ankoraŭ min servis Esperanto en Italujo, kie mi restis ankoraŭ kelkajn tagojn kaj kie mi sen Esperanto per man- aŭ kapsignoj estus devinta min iel komprenigi.

Venas nun la tagoj de la Esperantaj kongresoj, la tagoj, kiam homoj el la plej diversaj nacioj ne nur premas al si reciproke la manojn, sed ankaŭ interamikiĝas per helpo de la parolo – sen malhelpo de la lingva diverseco. Kio povas esti pli granda ĝuo ol ĉeesti tian feston, ol spiri tian internacian atmosferon? Ni, Esperantistoj devas libertempi en somero Esperantiste kaj tiam ni havos nian rekompencon por nia vintra propaganda laboro! Kaj nun agrablan libertempon kaj bonan vojaĝon!


E.S.


El la kluba vivo


La 27-an de majo vizitis nian klubon samideano el Vieno, sinjoro Franz Jonscher, kiu en bona Esperanto raportis pri la ekonomia vivo kaj la konstrulaboroj en Vieno. La kluba komitato prezentis al li nian bultenon, por kiu li donacis Kč 5,-; dezirante ricevadi ĝin.

La 3-an de junio kelkaj katolikaj Esperantistoj, inter la prezidanto de la katolika klubo, alvenigis en nian klubon profesorinon Fortey el Anglujo, kiu rakontis al ni interesaĵojn pri Hindujo kaj la Himalaja montaro, kie ŝi instruis du jarojn ĉe knabina liceo.


S-ino M. Jelínková, ĵurigita juĝeja interpretistino de 5 eŭropaj lingvoj faris sukcesan ekzamenon de Esperanto ĉe ĉeĥa kaj germana ŝtata komisiono.


La klubaj kunvenoj okazados dum libertempo regule ĉiumarde je la 20-a horo antaŭ kafejo SAVOY dum bela vetero, dum malbela vetero interne.


Donacoj: s-ro Satora Kč 10,- por sendado de l´ „Bulteno“, f-ino Ondráčková Kč 50,-; s-ro Šembera Kč 20,- kaj nenomata Kč 50,-. Nomoj de pluaj donacintoj ni enpresos en venonta numero. Al ĉiuj ĝisnunaj donacintoj ni kore dankas.


Novaĵoj el la Esperanta movado

Estas nepre necese regule informadi gazetojn pri la progresoj de Esperanto. Tial ni enpresas ĉi tie raportojn el la Esperanto-movado en espero, ke vi zorgos pri ilia diskonigo ankaŭ inter la cetera publiko pere de gazetartikoloj. Necesas nur la raportojn traduki kaj transdoni al iu redakcio persone, aŭ pere iu via konato.

Oficialaj poŝtkartoj kun Esperanta teksto en Liĥtenstejno. La Liĥtenstejna poŝto eldonis serion da poŝtkartoj oficialaj, montrantaj Liĥtenstejnajn pejzaĝojn. La teksto estas germana kaj Esperanta.

Deklaroj de mondfama film-produktanto Carl Laemmle pri Esperanto. Oni scias, ke la Paramount filmasocio faris Esperantan parolfilmon, kiu kun granda sukceso estas ludata en multaj landoj. Nun alia mondfama film-produktanto ekinteresiĝis pri Esperanto. Carl Laemmle, estro de „Universal Film Corporation“ diris en intervjuo, ke Esperanto estas la plej efika ilo por ebligi mondpacon kaj Esperantaj parolfilmoj plue helpos al tiu nobla celo. Li mem jam iom konas nian lingvon kaj tio montras, ke liaj deklaroj ne estas nur simplaj laŭdoj pro ĝentileco.

La urbo „Arnhem“ (Holando) subtenas Esperanton. En la Nederlanda urbo Arnhem la konata propagandisto Andreo Ĉe gvidos kurson de Esperanto, de la 17-a de julio ĝxis la 29-a de julio. Ĉiutage estos kvar instruhoroj. Por subteni la aranĝon, la urbestraro de Arnhem donos jenajn favorojn: 15 eksterlandaj gekursanoj estos gastoj de la urbo kaj 60 personoj povas ricevi favorajn lokojn tiel, ke ili devos pagi por unu tago nur 2 ½ guldenojn. La urbestraro donos ankaux ateston pri la kurspartopreno.

Fondo de Instituto por disvastigo de Esperanto por rektmetodaj kursoj. En Hago (Holando) estas la sidejo de nove fondita Ĉe-Instituto, kiu havas kiel celon tutmonde grandskale disvastigi esperanton per kursoj laŭ Ĉe-metodo. La fondiĝo okazis je 24-a de majo antaŭ kunvokitaj reprezentantoj de la gazetaro kaj invitita publiko el interesitoj.


-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Traduko de la ĉeĥa teksto el la unua numero:

Vojaĝanto tra Polujo ekloĝis en la hotelo. Je la 13-a horo tagmeze venis en lian ĉambron hotelestro, vekis lin kaj diris: „Leviĝu, estas jam tempo tagmanĝi!“ – „Hodiaŭ mi havas nenian apetiton,“ respondas la vojaĝanto.“Sed mi bezonas litotukon, por ke mi povu prepari la tablon“, diris la hotelestro.


Traduko de Fr. Baďura

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Traduka teksto


Většina. Návštěvník tázal se kdes v blázinci nemocného, proč přišel do tohoto ústavu. “Pro malou různost názorů!“ odpověděl blázen. „Toť přec nemožné!“ zvolal cizinec. „A přec je tomu tak.Tvrdil jsem, že jsou všichni lidé blázny (i?), a všichni lidé zas tvrdili, že já jsem blázen. No, a většina vyhrála.“

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Literaturo


Ecce Homo

De Nietzsche


Jes, mi konas genton mian!

Kiel Ham´ malsate ĉiam,

Ardas, konsumiĝas mi.


Prenas mi; jam ĝi: brullumo,

Kaj lasinte ĝin: cindrumo.

Flamo estas certe mi!


Trad. E. Sonnenfeld


Zamenhofaj vortoj


La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilon de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa uzado de la lingvo kaj pensado de tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton laŭ vorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanto stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiuj mi ofte ricevas de de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la „slaveco“ de la Esperanta stilo:


Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝiĝi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpeni de donita kun mi al vi promeso, apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monato, ne pli frue de fino de aŭgusto“.

Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonas tiamaniere:

Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.“


----------------------------------------------------------------------------

Humoro


Tribunala esplorado: „Do vi asertas, pro forgesemo esti ĵetinta vian edzinon el la tria etaĝo?“ – „Certe; mi loĝis antaŭe sur la ter-etaĝo, kaj mi tute forgesis, ke mi transloĝiĝis.“


La perplekseco de la patro. – „Paĉjo, kiom longa estas de Parizo al Bordeaux?“ – „Ĉirkaŭ 600 kilometroj.“ – „Kaj de Bordeaux al Parizo?“ – „Nu, la sama nombro, malsprituleto!“ – „Tiam, kial do estas pli da tagoj inter la unua tago de la Novjaro kaj la Kristnaska tago ol inter la Kristnaska tago kaj la unua tago de la Novjaro?“


==================================================================

La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭbezone.

Redaktoro: Ernest Sonnenfeld. Eldonanto: Esperantista klubo en Brno,

Veveří 28. Hektografas: Alois Strejček.





Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-06, Brno