Informa bulteno
de la Esperantista klubo en Brno
Majo 1930 N-ro. 1
Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn
Ne rigardu la eksteraĵon de nia informa bulteno, ne rigardu la nombron de l´ paĝoj, sed tralegu niajn komunikojn kaj poste pripensu. Pripensu, ĉu ni estis pravaj, decidinte havigi al ni rimedon – certe modestan, sed eble ĝuste pro tio tre efikan – por konservi kaj vigligi la kontakton de niaj klubanoj kun la Esperantista movado, por doni novan instigon al la laciĝantaj kaj novan entuziasmon al la malesperemaj. Eble ni sukcesos regajni al la Esperantista movado tiun aŭ alian eks-klubanon; en tiu okazo nia entrepreno estus jam pravigita. Sed krom tio ni volas ankaŭ servi niajn klubanojn, kiuj eble ne havas okazon aŭ eblon legi la internaciaj Esperanto-gazetojn. Ni volas doni okazon al niaj membroj kaj amikoj ne nur en la klubo, sed ankaŭ hejme ekzerci sin en la bela „verda lingvo“. Pripensu niajn intencojn kaj poste diru, al ni, ĉu vi aprobas nin. Se vi havas bonan ideon, donu al ni vian konsilon. Se vi volas kunlabori, vi estos bonvena, viaj artikoloj ĉiam estos akceptataj dum la klubaj kunvenoj kaj, se iel nur eble, estos publikigitaj. Ne timu, ke via stilo eble ne estas la plej pura. Ni zorge tralegos ĉiun artikolon, ĉiun noton ricevitan kaj korektos ĝin. Kaj nun al la laboro.
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2010-02-23, Brno