Zdenka Bergrová

Ŝimmi

Simmi estis la plej sagaca el ĉiuj ĉimpanzidoj kaj pro tio ekŝatis ŝin sinjoro František Benda, kiu pri ĉimpanzoj zorgis en la zoologia ĝardeno. Estis al li permesite preni Ŝimmin hejmen, ŝi ludis tie kun liaj infanoj, Petro kaj Georgo. Pri nura ludado eĉ ne temus, sed Ŝimmi lernis kvanton da lertaĵoj, kiujn aliaj simioj ne scipovas. Sinjoro Benda legis, ke iu simio trankvile enĵetas moneron en aŭtomaton kaj akiras plastan pokalon kun favorata limonado. Tial li instruis tion ankaŭ al Ŝimmi. Tio ankoraŭ ne sufiĉis al li. Infanaĝe sinjoro Benda estis skolto kaj ellernis la telegraf-alfabeton – la morsaĵon. Li instruis ĝin al siaj infanoj – kaj memkompreneble al Ŝimmi. Nu ŝi jam kapablis fari multon… Al la buboj sinjoro Benda aĉetis komputilon kaj ili baldaŭ ellernis uzi ĝin. Precipe ili ŝatis ludi. Ŝimmi rigardis, kiel ili tion faras – kaj jen aspergilo al diablo – foje ŝi surprizis ilin. Ludi en komputilo ŝi kapablis tute bone. Ekde tiu tempo ili ankaŭ pruntedonadis ĝin al ŝi. Kiam ili estis en la lernejo, Ŝimmi ludis. Ŝi kreskis kvazaŭ akvumata kaj foje ŝin sinjorino Benda surprizis, kiam ŝi estis surmetanta ŝian jupon.

”Nu Ŝimmi, kion ci…” ŝi koleris.

”Mi la jupon nur prunteprenis,” diris Ŝimmi.

Kaj sinjorino Benda konsterniĝis. Ŝimmi parolas!

”Franĉjo, Georgo, Petro,” ŝi vokis, ”tuj venu ĉi tien, Ŝimmi parolas.”

Kia ĝi estis tumulto!

Kiel Ŝimmi akiris la kapablon… ĉar simioj jen tiel paroli ne scipovas… Kiam buboj ludis hokeon, Petro estis arbitracianto. Li havis fajfilon. Ĝi iun tagon perdiĝis. Li serĉis ĝin, serĉis – vane. Tial la buboj aĉetis alian kaj pri la unua ili forgesis. Sed ĝi propre ne perdiĝis, Ŝimmi prenis ĝin kaj kaŝis. Ŝi volis sekrete lerni fajfi, ŝi provis tion kaj provis, ĝis ŝi erare la fajfilon englutis. Kaj subite ŝi komencis paroli. Eble la fajfilo kroĉiĝis en ŝia gorĝo, aŭ kiu scias kiel tio okazis, koncize kiam ŝi volis forigi la fajfilon el la gorĝo, subite ŝi ekkriis:

”Damnita fajfilo!”

Kaj ŝi mem eĉ ektimis.

”Al mi ŝajnas, ke mi parolas,” ŝi meditis laŭte. Tuj ŝi kuris al spegulo, ŝi estis antaŭ spegulo tre ofte, ĉar ŝi estis vantema. Ni ne intencas kalumnii ŝin, sed pri vero ni diru nur veron. Antaŭ la spegulo ŝi rondigis kontraŭ si la buŝon kvazaŭ ŝi volus kisi sin, kaj rigardas sin de maldekstre, ŝi rigardas de dekstre kaj malrapide prononcas:

”Ŝimmi estas lerta knabino. Ŝimmi scipovas paroli.”

Komence ŝi tion mallonge tenis sekreta, ŝi volis ŝoki la tutan Benda-familion dum iu tre solena momento, sed poste ŝi pretervole elbuŝigis, ke ŝi la jupon nur prunteprenis, kiam sinjorino Benda surprizis ŝin ĉe la paradado.

Nu kaj estis malkaŝite. La buboj ĝojkriis, sinjorino Benda skuis la kapon, sinjoro Benda gratis sin post la oreloj.

Kiaj estos la sekvoj? li diris al si. Ŝimmi estas nun la kompleta fabela unuaulo. Li povus propre proklami sin ŝia instrukcianto kaj eble li akirus mondfamon. Sed – ĉio havas siajn limojn, eble la direktoro de la zoologia ĝardeno eĉ ne aprobus tion, kaj kion poste.

Nur Ŝimmi estis fiere trankvila – kaj sekrete ŝi jam komplotis.

La familio Benda ne povis longe teni sekreta, ke Ŝimmi parolas, ĉar tia simio silenti ne volas. Kaj Ŝimmi komencis uzi sian buŝon supermezure. La jupon de sinjorino Benda ŝi ellogis. Kaj al ĝi ankaŭ svetereton kaj ĉion, kio apartenas al belaspekta virina vesto. Ŝi aspektis en tio iom komike, sed – kiu fraŭlino ne aspektas komike, kiam ŝi pavas.

”Mi opinias, ke mi eble povus fariĝi akrobatino,” ŝi diris foje dum vespermanĝo. ”Aŭ mi povus vendi en sukeraĵejo.”

Sinjoro Benda nur ekĝemis.

Ĉe la direktoro de la zoologia ĝardeno tio finiĝis sufiĉe bonŝance, sinjoro Benda ne estis monpunita, sed la direktoro iel dume hezitis. Li diris:

”Kiam oni la mistifikaĵon malkovros, tiam respondecos pri ĝi vi mem, mi havas kun tio nenion, sed entute nenion komunan.”

”Memevidente, sinjoro direktoro,” diris sinjoro Benda, riverencis kaj iris.

Kaj survoje hejmen li pretigis sin, kiel li insultos ŝin kaj kiel li redonos ŝin en la zoologian ĝardenon, por ke ŝi ne ŝajnigu sin ia sorĉistino. Sed Ŝimmi ne estis hejme.

Kie Ŝimmi estis?

Sur la placo dismetiĝis pendoloj kaj karuseloj, ili ĝuste tie kolektis de publiko la enirpagon por ekvilibrista prezentado. Ŝimmi mallonge rigardis, poste ŝi sursaltis la podion, kie cirkestro anoncis, kio okazos, ŝi prenis paroltubon, kiu kuŝis tie, kaj voksciigis:

”Damoj kaj sinjoroj, kion vi dume vidis ĉi tie, tio estas nenio. Mi montros al vi, kiel oni devas moviĝi sur la ŝnuro.”

La cirkestro ne kapablis diri evorton, la spektantoj ekmurmuris kaj tuj poste ekregis kompleta silento. Kaj tiam jam Ŝimmi grimpis sur eskalo supren, jam ŝi estis sur la platformeto de kiu etendiĝis la ŝnurego – kaj ŝi komencis fari sur la ŝnuro kapriolojn kaj transkapiĝojn, ke la spektantaro vere ion similan ĝis nun ne vidis. Krom eble en kinejo aŭ en la televido, kiam oni prezentis ian filmon el praarbaro.

”Hooo, jeees,” aŭdiĝis de malsupre kaj Ŝimmi supre ĉe la transkapiĝoj ankoraŭ komencis kanti.

Ni forgesis al vi diri, ke ŝi ankaŭ tion ellernis. Ŝi aŭskultis la radion, kaj kiu melodio plaĉis al ŝi, tiun ŝi poste ripetis. La familianoj Benda sufiĉe multe ridis pro ŝi, ĉar ŝi ekzemple konfuzis du kanzonojn kune.

Sed nun ĝi estis granda sukceso. La publiko aplaŭdis, eĉ se ŝi faris sur la ŝnuro ion ajn. Ŝi eĉ ne emis iri malsupren. La cirkestro dume rekonsciiĝis kaj kiam ŝajnis al li, ke la homoj vidis por sia enirpago jam sufiĉe, li komencis sonorigi grandan sonorilon.

Ŝimmi ekkomprenis, ke ŝi devas fini, dum mallonga tempo ŝi riverencis kaj diversmaniere grimacis, la spektantoj aplaŭdis, tial ŝi ree riverencis, kaj poste ŝi tamen nur descendis.

Malsupre ŝi aperis tuj ĉe la cirkestro. Sed ĉirkaŭe amasiĝis la spektantoj.

”Kie vi tion ellernis, fraŭlino,” vokis unu.

”Kie kaj kiel vi akiris la fraŭlinon, sinjoro direktoro,” vokis al la cirkestro alia. Ili kriis unu trans alian – kaj en tiu konfuzo Ŝimmi sukcesis iom malproksimiĝi disde la cirkestro, ŝin postsekvis tuta grupo da admirantoj, kaj fine ŝi vortigis:

”Pardonu, damoj kaj sinjoroj, ne ke mi sentus min laca, sed tamen mi…” kaj ŝi vidigis, ke ili devus ŝin delasi el sia ĉirkaŭteniĝo.

”Vi certe volas alivesti vin el via laborvesto, ĉu,” ekkomprenis ŝiajn leporintencojn iu sufiĉe dika sinjoro kaj liamerite ŝi eliĝis el la grupo kaj – malaperis – kompreneble ne en la cirka budo, sed tute aliloke. Rap – ŝi entramiĝis kaj eskapis.

Hejmen kaj en la zoologian ĝardenon ŝi ne volis. Kaj ŝi malsatis. Sed kiel akiri ion por manĝi. Por ion aĉeti, por tio ŝi ne havis monon. Sed ŝi ekhavis ideon… Ŝi iris en parkon. Tie – ni devas tion malkaŝi pri ŝi – ŝi ŝirkolektis kelkajn manplenojn da ornamaj floroj. Preskaŭ ŝin ĉe tio kaptis gardisto, sed ŝi havis rapidajn simikrurojn kaj li estis maljuna kaj korpulenta. Rapide ŝi ree forveturis senpage per tramo, kaj poste antaŭ granda gastejo ŝi haltigis tiujn, kiuj celis internen, kaj proponis al ili aĉeti la floretojn

”Tio ĉi ja estas sukcesa reklamo,” ridis juna viro – kaj tuj li aĉetis al sia fraŭlino unu floreton.

Do vidu, mi estas bona reklamo, ekpensis Ŝimmi, kaj proponis la floretojn plu. Ŝi perlaboris por bulkoj – en vendejo ŝi jam mem ŝajnigis sin esti reklamo. Dume estis vespero.

Ŝimmi ne volis reveni hejmen. Iom ŝi nostalgiis pri la familianoj de Benda, sed – la libereco estas la libereco. Ŝi aĉetis ankoraŭ vidaĵkarton kaj skribis al Benda:

Ne timu pri mi, mi ne perdiĝos en la mondo. Mi ree sendos al vi sciigon. Kaj ŝi ĵetis la vidaĵkarton en keston. Sen poŝtmarko.

Eble ni forgesis diri al vi, ke Ŝimmi ellernis iom legi kaj skribi. Ŝi eklernis tion ĉe la buboj.

La familianoj de Benda tre ĝojis pro la vidaĵkarto, kiam ĝi venis. Ĉar sur ĝi ne estis poŝtmarko, ili devis pagi al la poŝto punmonon, sed ĝi ne estis tre granda. Ĉefe, ke Ŝimmi sendis sciigon pri si kaj ke ŝi ne estas senhelpa.

Kaj kion dume Ŝimmi? Vespere, antaŭ la tago, kiam ŝi forsendis la vidaĵkarton, ŝi sukcesis veni en kinejon. Ŝi preterglitis tien, jam iom longe oni ludis, kaj tiel neniu haltigis ŝin.

Sur la ekrano kuris filmo pri Afriko.

Ŝimmi unuafoje vidis, kie ŝi havas la veran hejmon. Ĉimpanzoj tie saltis de branĉo al branĉo kaj ili estis feliĉaj. Ankaŭ ĉirkaŭe vagis rabobestoj, jaguaro tie kaŝiris kaj predis, sed – ĝi estis la ĉimpanza patrujo. Ankaŭ ni ne havas hejmon sen ĉiuj danĝeroj. Oni devas lerni vivi kun ili. La ĉimpanzoj ankaŭ.

Kiam la filmo finiĝis, Ŝimmi estis kiel prisorĉita. Nun ŝi sciis, kien ŝi volas veni, kie ŝi volas vivi.

Ŝi tranoktis en parko, en alia, ol kie ŝi ŝtelis florojn. – Ni bedaŭras, sed ni devas tion tiel diri. Ŝi ŝtelis florojn.

Ŝi surgrimpis arbon, bele ŝi apogis sin kaj dormis kiel en lulilo.

Matene Ŝimmi vekiĝis freŝa, ŝi ĝojis, ke sinjorino Benda ne devigas ŝin lavi sin kaj purigi la dentojn.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis proksime de la parko ŝarĝaŭtomobilon. Ŝi ekpensis, ke ĝi povus ŝin ien transigi, kaj ŝi kaŝis sin sub la tolon. Estis tie pomoj. La ĉimpanzoj manĝas nur legomojn kaj fruktojn, nenian viandon; la pomoj estis por Ŝimmi bongustaĵo. Kaj tiel Ŝimmi denove faris malgrandan ŝtelon, ni devas tion pardoni al ŝi, ĉar ŝi ne estis homo, ŝi estis simio. Kiam ŝi satmanĝis, ŝi trovis, ke la aŭtomobilo ekmoviĝis. Ŝi veturis en ĝi tre malproksimen ekster la urbo.

Ŝi lerte kaŝis sin, kiam la ŝoforhelpisto transdonis la kargon de pomoj en la tenejon, kie oni premas ilin je mosto. Preskaŭ okazis kverelo, ke la pomoj estis malpli multaj, ol estis en la liveratesto, sed poste oni tion iel ordigis. Kaj Ŝimmi trovis alian aŭtomobilon, ĉar tiu ĉi eble reveturos kaj pomojn ne plu transportos…

Ŝi havis bonŝancon, en la plua ŝarĝaŭto estis legomoj, florbrasikoj, tomatoj, brasikrapoj, kukumoj…

Kaj tiel Ŝimmi senĉese ŝanĝis la aŭtomobilojn, pecon da vojo ŝi ankaŭ veturis en kargovagono de trajno… Fine ŝi venis ĝis maro.

Estis tie grandaj ŝipoj, Ŝimmi elektis kargoŝipon kaj nokte ŝi kaŝeniris en la subferdekon.

Matene la ŝipo kelkfoje ekmuĝis kaj malrapide ekmoviĝis sur la maro.

Ŝimmi bonŝance trovis provizejon. Sed ŝi devis esti atentema, por ke dum la forportado de legomoj ne surprizu ŝin la kuiristo, kiu ĉiutage miris.

Ĉu ni havas ĉi tie iun kaŝpasaĝeron? li meditis. Kaj li koleris, ĉar ĝuste legomojn li tre bezonis por maristoj kaj por pasaĝeroj sur la supra ferdeko. Ĉar kvankam ĝi estis kargoŝipo, kelkajn pasaĝerojn ĝi veturigis. Li interkonsentiĝis kun junmaristo kaj traesploris la subferdekon.

Ili ekagis saĝe senbrue.

”Jen ci estas,” tondre ekkriis la kuiristo, kiam li kaptis Ŝimmin. Kaj li eltiris ŝin el la kaŝejo.

”Ne koleru,” petegis Ŝimmi.

La kuiristo restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. Li komprenis Ŝimmin, li estis ĉeĥo.

”Do ci ne estas simio, ci estas ia indianino, ĉu.”

”Ne, mi petas, mi estas afrikanino. Kaj mi volas veni hejmen, mi petas…”

Sed la petoj de Ŝimmi neniom utilis.

”Ha, en la maron kun vi,” kriegis la kuiristo. Kuiri li scipovis eminente, sed alimaniere li ne estis bona homo,

Intertempe almalrapidis al ili ankaŭ la junmaristo. Ankaŭ li estis ĉeĥo, sed kiel la plimulto da ĉeĥoj bona knabo.

”Supre sur la ferdeko la sinjoroj havas nenian amuzon,” li diris. ”Eble parolanta simio amuzus ilin.”

”Kaj mi scipovas ankoraŭ danci kaj kanti,” petegis Ŝimmi.

”Nu,” gratis sin la kuiristo malantaŭ la orelo, ”provi tion oni povas. Sed ci kolektos enirpagojn,” li frape ordonis al la junmaristo.

Kaj tiel Ŝimmi venis supren sur la ferdekon. Ŝi dancis tie kaj kantis, distris la ŝipanaron kaj ankaŭ la kelkajn sinjorojn komercistojn, kiuj akompanis siajn varojn al Afriko.

Kiam la ŝipo ekankris, la kuiristo vane serĉis Ŝimmin. Li volis vendi ŝin en bazaro. Sed ŝi jam tute ne troviĝis sur la ŝipo. La junmaristo ĝustatempe helpis al ŝi fuĝi. Li eĉ promesis al ŝi sendi al la familio Benda per propra mono bildkarton kun poŝtmarko. Sed nun li mienis, ke kun ŝia fuĝo li havas nenion komunan. La kuiristo insultis, sed neniom helpis tio al li.

Ŝimmi lerte ĉirkaŭiris la havenon plenan de homoj, tiujn ŝi evitis, ŝi vivtenis sin per fruktoj, da kiuj estis ĉie sur arboj sufiĉe. Bonŝance ŝi atingis praarbaron kaj trovis ĉimpanzan gregon.

Ŝi poste disvastigis en ĝi la progreson kaj klerecon.

(Tradukis Jiří Patera)