Evropský rok jazyků 2001 - české verze najdete na adresách

www.linguae.cz a www.msmt.cz

Europa jaro de lingvoj 2001 (EJL)

Europo solenas Europan jaron de lingvoj 2001

Europa Konsilio kaj Europa Unio proklamis la jaron 2001 kiel Europa jaro de lingvoj 2001 (EJL 2001). Partoprenos gxin aktive ankau UNESCO. Cxefa ideo de EJL estas principo, ke lingvaj kapabloj estas plej gravaj por reciproka kompreno, demokratia stabileco, laboreco kaj movebleco.

Jaro de lingvoj celas

- altigi konon pri gxi kaj subteni lingvan heredajxon de Europo

- motivi civitanojn de Europo lerni lingvojn, inkluzive de tiuj malpli disvastigitaj

- subteni tutvivan studon de lingvoj respondanta al ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj sxangxoj en Europo

Atendataj rezultoj

Europa jaro de lingvoj akcentas valoron de la lingva diverseco, substrekas gravecon de ebleco, ke civitanoj povas lerni pli multajn lingvoj. Jaro de lingvoj farigxos okazo por subteni instruajn programojn kaj iniciatojn.

Europo - trezorejo de la lingvoj

Al partopreno en EJL oni alvokis 47 sxtatojn - 41 membrosxtatoj de Europa Konsilio (inter kiuj estas ankau 15 sxtatoj de Europa Unio) kaj 6 aliaj sxtatoj - subskribintoj de Europa kultura konvencio de Europa Konsilio.

Europa jaro de lingvoj estas por cxiuj

EJL 2001 estas orientita al vasta publiko sen diferenco de agxo.

- Unuopaj civitanoj povas partopreni publikajn okazajxojn kaj konkursojn, povas komenci lerni

novajn lingvojn;

- Lingvaj fakuloj kaj studentoj povas studi metodojn de lingvoinstruado kaj instruilojn;

- Decidagantoj en lerneja politiko povas malfermi demandojn de lingvoinstruado kaj pli vastan

proponon de la instruataj lingvoj;

- Neregistaraj organizoj povas eluzi EJL 2001 kiel platformo por siaj opinioj pri lingvoinstruado kaj

lingva politiko;

- Jxurnalistoj kaj medioagantoj povas instigi vastan publikon al aktiva partopreno en EJL 2001 per

tio, ke ili fordonos sin en sia laboro al lingvaj demandoj;

- Entreprena sfero kaj fondajxo povas partopreni per formo de subteno kaj subvencio de aktivajxoj

kunligitaj kun EJL 2001

Iuj programoj kaj projektoj

= Inaugura konferenco de EJL 2001 en Svedio (19.-20.2.2001)

= Lingvaj festivaloj kun ekspozicioj

= Lingve orientitaj konkursoj kun premioj

= Semajno de lingvoinstruado de plenkreskuloj (5.-11.5.) kaj Europa tago de la lingvoj (26.9.)

= Internacia, regiona kaj nacia konferencoj pri lingva politiko

= Oficiala publikigo de instruiloj por subteno de lingva diverseco kaj lingva instruado en Europa

Konsilio : Komuna europa referenca kadro kaj Europa lingva portfolio, kaj el Europa Unio :

Dialang

= Aktivajxoj por subteno de Europa cxarto de regionaj kaj minoritataj lingvoj

= Fina konferenco en Belgio

Program de la europaj okazajxoj estas al dispono sur internet-pagxo de Europa Konsilio kaj Europa Unio.

Kiel EJL 2001 estas organizita

En preparo de EJL 2001 kunlaboras Europa Konsilio kaj Europa Unio kun partoprenantaj kunordigaj grupoj, fonditaj en unuopaj landoj. Cxi tiuj respondecas pri organizado sur naciaj kaj regiona niveloj.

Nacia kunordiganto estas en kunligo kun Europa Konsilio. Nomaro de la naciaj kunordigantoj estas al dispono sur ttt-pagxo.

Regionoj, urboj, neregistaraj organizoj, institucioj kaj aliaj interesemuloj helpos per siaj propraj iniciatoj.

Kiel pri EJL 2001 esti informata

Europa Konsilio kaj Europa Unio eldonis komunan paketon. Aktualigitaj informoj pri EJL 2001 je europa kaj nacia niveloj estos publikigataj sur komuna internet-pagxo de Europa Konsilio kaj Europa Unio (http://www.eurolang2001.org).

Cxi tie estos al dispono ankau aliaj dokumentoj, tempa plano de la aktivajxoj, kontaktoadresoj kaj vico da amuzaj interaktivaj materialoj.

Detalojn oni povas ricevi rekte de Europa Konsilio, Europa Unio kaj Nacia kunordiganta komitato.

Kontaktoadresoj :

Council of Europe

Modern Languages Division

Directorate General IV

F-67075 STRASBOURG CEDEX, Francio

Tel. ++33 388 41 32 48

Fax ++33 388 41 27 06

E-mail : decs-lang@coe.int

Internet : www.coe.int

Detaloj pri naciaj kunordigantoj estas al dispono sur internet-pagxoj.

Jxurnalistoj povas ricevi informojn el gazetara servo de Europa Konsilio :

Tel. ++33 388 41 25 60

Fax ++33 388 41 27 89

E-mail : pressunit@coe.int

Informojn pri aktivajxoj de Europa Unio oni povas ricevi je adreso :

European Commission

Directorate General for Education and Culture

Language policy Unit (C5)

Rue de la Loi 200, Oficce B7, 06/37

B-1049 BRUSSELS

Tel. ++32 2 299 4335

E-mail : info-2001@cec.eu.int

Internet : www.europa.eu.int/comm/education/languages/index.html

RIMARKO : vidu statistiko de la Listo de Pirlot pri Esperanto inter europarlamentanoj

- www.rano.org/epanoj.html

Nacia kunordiganto en Cxehxa Respubliko :

Mgr. Jaroslava Delišová, MŠMT, odbor 22

Tel. 02 / 66106 525

e-mail : delisov@msmt.cz

Internet-pagxo de Cxehxa nacia kunordiga komitato estas atingebla je adresoj :

www.linguae.cz, www.msmt.cz

(Cxu ni esperantistoj aktivos por altigi prestigxon de Internacia Lingvo en tiu cxi kampanjo, cxu ni faros alvokojn al konvenaj subjektoj kaj al kunordigantoj cele propagandi kaj uzi pli vaste ankau Esperanton en la projekto EJL 2001, cxiu lau siaj kapabloj ne nur en nacia, sed ankau en internacia medioj ?)

Ministeria

alvoko

C^eh^a ministerio por instruado, junul-aro kaj korpeduko publikigis alvokon por lernejoj okaze de la Eu^ropa Jaro de Lingvoj 2001. La alvoko substrekas, ke

* la elekto de fremda lingvo ne estu moti-vita nur per ekonomiaj interesoj, sed an-kau^ por ampleksigi kulturajn, profesiajn kaj socialajn spertojn

* ke ankau^ instruistoj kaj gepatroj de lernantoj klopodu lerni lingvojn

* ke lingvoinstruado servu edukadon al toleremo kaj demokratio

* ke partneraj rilatoj inter lernejoj peru ekkonon de aliaj kulturoj kaj vivkondic^oj

* ke au^toritatuloj pensu pri projektoj, kiuj proksimigus diversajn lingvokomunumojn en la regiono

* lingva portfolio (atestilo pri personaj lingvokapabloj), kiu faciligas movig^on tra Eu^ropo, motivigu al studado de fremdaj lingvoj.

La alvoko poste prezentas plurajn ekzemplojn de aktivecoj. La lernejoj povas:

* en lernejaj gazetoj krei rubrikojn pri lingvoj (intervjuoj, fremda lingvo kaj mi, lingvaj diferencoj, kvizoj ktp.)

* krei projekton de minikursoj de bazaj konversaciaj esprimoj de lokaj lingvaj komunumoj (murgazetoj, gazetaro, tramoj kaj busoj, atendejoj ktp.)

* krei lingvan mapon lau^ lokaj lingvaj grupoj, lau^ lingvokapabloj de lernantoj k.s.

* arang^i diskutadojn kun personoj sciantaj plurajn lingvojn

* prepari lingvajn klubojn por pedagogoj kaj gepatroj

* arang^i fremdlingvajn teatraj^ojn, festivalojn, kabaredojn, kvizojn k.s.

* organizi tagojn de unuopaj lingvoj kun prezento de gramatiko, literaturo, muziko, arto k.s.

* prepari bazajn kursojn pri la c^eh^a dum internaciaj renkontig^oj

* fondi lingvan informejon pri kursoj, lingvaj ekzamenoj, lerniloj (gazetoj, TTT)

* prepari lingvan foiron kun standoj pri unuopaj lingvoj kaj iliaj kulturoj (enkadre de lernejo, kvartalo, urbo, regiono)

* fondi lingvajn studejojn kun komputiloj, fremdlingva gazetaro kaj literaturo

* krei korespondan reton

* ligi kunlaboron kun lokaj kulturaj institucioj

Kelkajn aktivecojn eblas direkti al internaciaj eventoj:

* 18.-20.2.2001 en Svedio okazos Inau^gura konferenco pri Eu^ropa Jaro de Lingvoj

* 21.2. Tago de la Gepatra Lingvo (Unesko)

* dua maja semajno - Semajno de Lingvoedukado de Plenkreskuloj

* 26.9. Tago de Eu^ropaj Lingvoj

La lernejestroj larg^igu la eblojn instrui fremdajn lingvojn per interesrondoj, kluboj k.s. La instruistoj dum instruado emfazu la signifon de lingvo por komunikado inter diferencaj kulturoj, eduku al toleremo kaj al respekto de lingva kultura heredaj^o.

 

 Vidu ankau la komunikon de UEA:

http://www.uea.org/esperanto_p/dokumentoj/komunikoj_jan2000/gaz85.htm